Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +7.3 °C
 

Reklamo

Konstantin Ivanov

    Konstantin IvanovKonstantin Ivanov estas unu el la plej famaj poetoj-klasikuloj de ĉuvaŝa literaturo. K. Ivanov naskiĝis la 15-an de aprilo de 1890-a jaro en antikva ĉuvaŝa vilaĝo Slakbaŝ en Belebejevskij ujezd de Ufimskaja gubernio (nun estas Belebejevskij distrikto de respubliko Baŝkortostan) en familio de riĉa kamparano.
    La 19-a jarcento en historio de ĉuvaŝa popolo, same kiel de tuta Rusio, estis la tempo de kultura progreso, nacia klerigado kaj ĝermado de nacia sinkonscio. Ĝuste en tiu tempo okazis naskiĝo de la nuntempa literatura ĉuvaŝa lingvo, la unua ĉuvaŝa inteligencio. Kaj ĉi tie ne eblas preterpasi sen mencio ankoraŭ unu grandan aganton - ĉuvaŝan klerigulon, kreinton de la moderna ĉuvaŝa alfabeto (surbaze de la rusa alfabeto) - tio estas Ivan Jakovlev. I. Jakovlev, krom kreado de la ĉuvaŝa skribado, estis la fondinto de la unua ĉuvaŝa nacia edukejo - Ĉuvaŝa instruista lernejo en urbo Simbirsk (nun - u. Uljanovsk) en 1868-a jaro. En tiu tempo ĝi estis la ĉuvaŝa nacia centro de kultura, medicina, agrikultura, ekonomia edukado de ĉuvaŝa popolo. Ĝuste tie unuafoje aperis la ĉuvaŝaj muzika kaj drama teatroj.
    K. Ivanov en la muroj de "Jakovleva lernejo" serioze entuziasmiĝis pri literaturo, multe legis, strebante akiri spiritan riĉecon de la rusa kaj okcidenteŭropa kulturoj, admiris verkadon de Dante, Gete, Puŝkin, Lermontov. Vizitante sian hejmon dum ferioj, li enskribis familiajn legendojn kaj rememorojn de siaj maljunuloj-samvilaĝanoj, sorĉajn parolojn, paganajn preĝojn. Krome, laŭ peto de I. Jakovlev, li okupiĝis pri tradukado de "Psalmaro" kaj aliaj religiaj tekstoj al la ĉuvaŝa. Samtempe li okupiĝis pri pentrado, eĉ tiel forte, ke li komencis prepari sin por eniro al Akademio de Artoj en S.-Peteburgo, intresiĝis pri meblista metio, ligna skulpturo kaj gravurado. Kaj lia fotografia hobio donis al ni multe da epizodoj el vivo de la lernejo de Jakovlev.
    Dum revoluciaj eventoj de 1905-1907 jaroj, K. Ivanov verkis "ĉuvaŝan marseljezon". La 10-an de januaro 1907 lernantoj de la 1-a klaso de Simbirska ĉuvaŝa instruista lernejo skribis peticion al I. Ja. Jakovlev, kie postulis urĝan maldungon de instruisto D. Koĉurov, kiu ŝovinisme rilatis al ĉuvaŝoj. Ili organizis bojkoton kaj kantis revoluciajn kantojn. Inspektoro I. Jakovlev trafis en malfacilan situacion. Ŝovinismaj oficistoj de la Kazana instrua disrikto, kiuj antaŭe malhelpis al li, denove komencis kritiki, nominte la lernejon de Jakovlev la fonto de nacionalismo kaj separatismo. En tiu situacio, por savi la lernejon, I. Jakovlev estis devigita malorganizi la 1-an klason . Unu el malfavoraj lernantoj estis Konstantin Ivanov.
    Post iom da tempo, I. Jakovlev invitis K. Ivanov-on por laboro en la komisiono pri tradukado kaj eldonado de libroj en ĉuvaŝa lingvo. Dum kelkaj monatoj K. Ivanov tradukis verkaĵojn de rusaj poetoj M. Lermontov, A. Kolcov, N. Nekrasov, N. Ogarjov, A. Majkov kaj K. Baljmont.
    En 1907-1908 jaroj Konstantin Ivanov kreis amason de siaj propraj verkoj: tragedion "Sklavo de diablo", legendojn "Fera batilo", "Vidvino", kaj finis sian plej konatan poemon "Narspi". Por la kvardeka jubileo de la Simbirska ĉuvaŝa instruista lernejo K. Ivanov dediĉis la verkon "Nia tempo", en kiu li de nomo de la heroo-rakontulo priskribis edukan agadon de I. Ja. Jakovlev por gepatra popolo. En 1908 en Simbirsko aperis libro "Fabeloj kaj mitoj de ĉuvaŝoj", en kiu unue oni aperigis ankaŭ verkojn de dekokjara poeto.
    En 1909 K. Ivanov sukcese trapasis ekzamenon por grado "popola instruisto" (kiel eksterulo) kaj komencis labori kiel instruisto de pentrado en virina duklasa lernejo ĉe la Ĉuvaŝa instruista lernejo. Li daŭre okupiĝis pri pentrado, skulptado, multe da sia tempo fordonis al tradukado de religiaj tekstoj, preparado kaj eldonado de lerna literaturo por ĉuvaŝaj lernejoj. Tie K. Ivanov realigis sin kiel pentristo, tradukisto, redaktoro, kompilisto, korektisto. La poeto preparis eldonon de muzika libreto por opero "Narspi", tradukis biblian "Kanto de Kantoj", kreis dekoraciojn por scenoj el opero "Ivan Susanin".
    Aŭtune de 1914 K. Ivanov, malsaniĝinte je tuberkulozo, forveturis al sia patrio. La 13-an (26-an) de marto 1915 en aĝo de 25 jaroj li mortis.
    Malgraŭ sia tre mallonga vivo, Konstantin Ivanov sukcesis krei verkojn, por kiuj estas preparita longa vivo. Lia plej grava verko - poemo "Narspi" - estas tradukita al multaj lingvoj de popoloj de Rusio kaj la mondo. Oni komencis traduki poemon "Narspi" ankaŭ al Esperanto.
    
    Tradukis el la rusa Viktor Nosov, 2004

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2010-03-29 23:10:47. Estis vidita 6185.Tipo: Homoj.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj