Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +13.3 °C
 

Reklamo

Moderna Kulturo de Ĉuvaŝio

    Ĉuvaŝa respubliko havas sufiĉe altan kulturan potencon. 41 naciaj kaj ŝtataj profesiaj teatroj (la Rusa kaj la Ĉuvaŝa dramaj teatroj, teatro de opero kaj baleto, junulara, pupa kaj eksperimenta drama teatroj), filharmonio, kanta kaj danca akademia ensemblo, akademia koruso, ĉambra orkestro de antikva kaj moderna musiko, reto de eksponejoj kaj galerioj de moderna arto, 985 kluboj, 6 profesiaj koncertumadaj kolektivoj, 13 ŝtataj muzeoj kun siaj filioj, 46 publikaj muzeoj, 685 publikaj bibliotekoj (kies plena fonduso konsistas el 11000000 libroj) okupiĝas pri aktiva krea laboro en tiu sfero.
    
    Malgraŭ komplekseco de ekonomia situacio dum la pasintaj 10 jaroj neniu institucio estis fermita ĉi tie, eĉ pli, novaj kluboj estas konstruataj en kamparo, unikaj objektoj estis malfermitaj, ekzemple Muzeo de kosmonaŭtiko, Muzeo de Milita Gloro de Ĉuvaŝa respubliko, memoriala komplekso de poeto Mikaelo Sespel, la Ĉuvaŝa ŝtata instituto de kulturo kaj artoj. Reala progreso estas farita en sfero de informadigo de bibliotekoj, inkluzive kamparaj. En urboj kaj kamparaj distriktoj ekzistas 27 artaj lernejoj, 18 muzikaj kaj 13 artaj lernejoj, en kiuj lernas pli ol 13000 infanoj, funkcias 10 kreaj unioj.
    
    La Arta muzeo aktive rilatiĝas kun rusiaj kaj internaciaj organizoj, muzeoj, privataj kolektantoj. Gastrolaj teatraĵoj de Ĉuvaŝiaj teatroj estas tre atendataj de spektantoj ne nur en vilaĝoj, sed en multaj rusiaj urboj, precipe tie, kie ekzistas la Ĉuvaŝa diasporo. La respubliko estas ĉiujare vizitata de mondaj kaj rusiaj steloj de baleto kaj opera arto dum popularaj festivaloj. Ĉuvaŝio estas vaste konata per la Internacia opera festivalo je la nomo de M. D. Miĥajlov (ĉuvaŝa patrioto, fama basulo de la Bolŝoj teatro) kaj la Internacia baleta festivalo. Tutrusia festivalo de nacia kreado "Ĝermoj de Volgio", unufoje organizita en Ĉeboksari antaŭ 10 jaroj, nun kolektas ĉiujare ĉirkaŭ 5000 partoprenantoj el ĉiuj regionoj de Rusio kaj el aliaj landoj.
    
    12an de marto 2003 Ĉuvaŝio estis elektita kiel la 3a "Kultura ĉefurbo de Apudvolgia (Privolĵskij) federacia distrikto", akceptinte la stafeton de Kirov kaj provante daŭrigi la tradicion, komencitan en Eŭropo antaŭ 20 jaroj. Enkadre de projekto la urbanoj kaj vizitantoj havis ne nur tradiciajn artajn renkontojn, sed ankaŭ novajn kulturajn eltrovaĵojn.
    
    Unu el principoj de kultura politiko en la respubliko estas subteno de talentaj infanoj; sub la patronado de la Prezidento de Ĉuvaŝio estis fonditaj specialaj grantoj. La parlamento akceptis specialajn leĝojn pri kulturo, organizado de bibliotekoj. Estas prizorgata la respublika cela programo "Protekto de kulturo, arto kaj kinematografio en Ĉuvaŝa respubliko".
    
    En la respubliko funkcias 14 naci-kulturaj centroj. En la centroj ĉuvaŝoj, rusoj, tataroj, mrioj, mordvoj, germanoj kaj aliaj popoloj povas ne nur konservi siajn naciajn tradiciojn, sed aktive popularigi siajn naciajn kulturojn. Multe da festoj, kiuj aperis en lokoj de kompakta loĝado, transformiĝis al respublikaj kaj eĉ al tutrusiaj festivaloj: ĉuvaŝa "Kemel sasa" ("Arĝenta voĉo"), tatara "Urmaj moni", rusa "Kantoj super Sura", maria "Pelediŝ", mordva "Arta" kaj festo de hebrea kulturo estiĝis nedeprenebla parto de Ĉuvaŝia kultura vivo.
    
    346 monumentoj de arkitekturo estas unikaj kulturaj objektoj en nuntempo. Multe de ili estas sub la federacia protekto: Vvedenskij katedralo (1657), Monaĥejo de Sankta Trio (1566), Sala oficejo, domo de famaj komercistoj Zalejŝĉikov, Solovcov, patro kaj fratoj Jefremovoj (la 18a-19a jarcentoj) en Ĉeboksari, la domo de Tolmaĉovoj kaj Katedralo de Sankta Trio (la 18a jarcento) en Civilsk, la domo de Buraŝnikov en Jadrin.
    
    Fonto: Cap.ru (tradukis el la angla Viktor Nosov)

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2007-06-20 13:32:45. Estis vidita 11216.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj