Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +5.3 °C
 

Reklamo

Andrijan Nikolajev

    Andrijan NikolajevAndrijan Nikolajev estas tria Sovetia kosmonaŭto. Li naskiĝis 5-an de septembro de 1929-a jaro en vilaĝo Ŝorŝeli de Ĉuvaŝa Respubliko. Li estis kosmonaŭto de USSR, majorgeneralo de aviado (1970), dufoja Heroo de Sovetia Unio (1962, 1970).
    11-15 de aŭgusto 1962 li flugadis en kosma ŝipo "Vostok-3". Ekde 12-a de aŭgusto samtempe kaj apude flugis kosma ŝipo "Vostok-4", kiun gvidis P. R. Popoviĉ (tio estis la unua en la mondo grupa flugado de du kosmaj ŝipoj). La flugado daŭris 3 diurnojn 22 horojn 22 minutojn (kuna flugado daŭris 70 horojn 23 minutojn 38 sekundojn).
    En 1963-a jaro li edzigxis kun Valentina Teresxkova, la unua virino-kosmonauxto. Ili naskis filinon, sed ilia familia vivo ne estis suficxe longa...
    1-19 de junio 1970 li kun V. I. Sebastjanov flugadis en kosma ŝipo "Sojuz-9" (kiel komandanto). La flugado daŭris 17 diurnojn 16 horojn 59 minutojn (la plej longa flugado je tiu momento).
    Nikolajev estis honora membro de Internacia Akademio de Astronaŭtiko, estis ordenita kaj medalita per multaj ordenoj kaj medaloj de Sovetia Unio kaj aliaj landoj. Lian nomon ricevis kratero en Luno. Ekde 1974-a jaro ĝis la morto li estis la unua anstataŭanto de estro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj nome de Gagarin.
    Andrijan Nikolajev mortis en Ĉeboksaro 3-an de julio 2004 kaj estis enterigita en lia gepatra vilaĝo Ŝorŝeli (Ĉuvaŝio). Ekde 2001-a jaro en la vilaĝo funkcias unusola en Rusio Muzeo de kosmonaŭtiko.
    
    Tradukis el la rusa Sergej Tiĥonov

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2009-09-06 20:43:35. Estis vidita 5915.Tipo: Homoj.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj