Antaŭ longe-longe, en nememoreblaj tempoj, vivis sur la tero tre malicega sorĉistino. La sorĉistino havis duonfilinon - kvietan, laboreman kaj belegan.
Malamis la sorĉistino sian duonfilinon, konstante kritikis, turmentis ŝin per nepova laboro. Sed ŝi tutegale estis same bela kaj ĉarma. Ekdiros - kvazaŭ alaŭdo ekkantos, ekridetos - kvazaŭ serena suneto ĉion ĉirkaŭe eklumigos. Al ĉiuj plaĉis la belulino, ĉiuj ŝin ŝatis. Sed tio nur pli kolerigis duonpatrinon, kaj decidis ŝi nepre pereigi duonfilinon.
Foje, en surda meznokto, la sorĉistino alrapidis de ie ajn sur sia fera premilo, vekis dormantan junulinon kaj diris al ŝi: "Kuru al rivereto, freŝan akvon mi trinki ekvolis!".
La junulino ellitiĝis, prenis sitelojn kun sitelportilon kaj ekiris al la rivero.
"Nu, vi ekiris, belulino, sed ĉu revenos vi", - pensis la sorĉistino.
La nokto estis klara, frosta. De la ĉielo lumis plena luno, sub la piedoj neĝo kraketis.
Admirante lunan brilon, la junulino malsupreniĝis al aperturo en glacio. Demetis de la vekto sitelojn, sin klinis por ke ekĉerpi akvon, sed kiam ŝi rektiĝis - horore retiriĝis: de ĉiuj flankoj ŝin ĉirkaŭis teruraj sorĉistinoj. Ili flugadis ĉirkaŭ ŝi sur balailoj kaj premiloj, etendadis ostecajn manojn, klakadis per feraj dentoj.
Timiĝinte, junulino fermis la okulojn, prenis sitelojn al la vekto kaj ekhastis hejmen. Sed ne facilas fuĝi! La sorĉistinoj ne malantaŭiĝadas ŝin, baradas la vojon, de ĉiuj flankoj etendadas terurajn manojn, jen-jen disŝiregos ŝin.
La junulino malesperante ĉirkaŭrigardas, sed ĉirkaŭe - neniu estas, nur unu sola luno de la ĉielo lumas.
"Ne permesu perei, klara luno!" - ekpetegis la junulino.
La luno ekaŭdis la petegon de junulino, ekbrilis pli forte kaj per siaj radioj levis la junulinon kun siteloj kaj vekto al si. Kaj la sorĉistinoj jam ne povis atingi ŝin.
De tiu tempo en klaraj noktoj sur plena luno videblas junulino kun vekto sur la ŝultroj. Fiksrigardu kaj vi nepre ekvidos ŝin.
Tradukis el la rusa Sergeo Tiĥonov, 20.02.2003