Esperantistoj ankaŭ ĉi-jare ricevos specialan stipendion de Prezidento de Ĉuvaŝa Respubliko por reprezentantoj de junularo kaj gestudentoj pro aparta krea impeto.
Krom anoj de
Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko, kiuj iĝis la Prezidentaj stipendiatoj pro ilia porsocia peresperanta agado (
Marina Ivanova el Novoĉeboksarsk kaj
Anton Konstantinov el Ĉeboksaro, kiuj multe faris por la
Lingva Festivalo en 2009-a jaro), la stipendion ricevos ankaŭ aliaj geesperantistoj de Ĉuvaŝio pro ilia profesia agado - ekzemple,
Irina Tiĥonova el Novoĉeboksarsk kaj
Aleksandr Diverinskij el Ĉeboksaro.
La plenan liston de 1000 Prezidentaj stipendiatoj por 2010-a jaro vi povas ekvidi ĉe
gov.cap.ru (en la rusa).