Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +4.3 °C
 

Reklamo

Moderigado de novaĵoj

2009-a jaro estis deklarita de Prezidento de Rusia Federacio Dmitrij Medvedev kiel jaro de Bulgario en Rusio. Aranĝoj, dediĉitaj al tiu evento, okazas ankaŭ en ĉefurbo de Ĉuvaŝio - urbo Ĉeboksaro. 9-an de septembro en DK Traktorostroitelej okazis ekspozicio kaj koncerto de bulgaraj art-majstroj de movebla Festivalo de bulgara kulturo laŭ la rivero Volgo.

En la ekspozocio, kiu okazis en promenejo de la palaco de kulturo, majstroj de popolaj metioj el Bulgario konatigis anojn kaj gastojn de Ĉeboksaro kun tiaj tradiciaj metioj, kiel farado de pupoj en popolaj kostumoj (Vanja Jankova), pentrado sur keramiko (Daniela Petrova), farado de originalaj virinaj garnaĵoj (Petranka Stankova), ikonografio (Krasimir Kostov). Ankaŭ tie estis prezentita aŭtora ekspozocio de ikonoj de Adriana Lubenova. La majstroj ne nur demonstris siajn verkojn, sed ankaŭ penis respondi demandojn en miksaĵo el la rusa kaj la bulgara.

En programo de la koncerto "Bulgaroj" estis prezentitaj diversaj ĝenroj: naciaj instrumentaj kaj dancaj kompozicioj, moderna muziko kaj dancarto, popularaj kaj tradiciaj voĉaj verkoj, kiujn plenumis Ŝtata folklora ensemblo "Najden Kirov", viola ensemblo "Strings", ĵaz-folk bando "Bulgara", voĉa kolektivo "Eva kvartet", solistoj de teatro de moderna baleto "Veda Ĝunior".

Pri profundaj historiaj kaj anim-kulturaj rilatoj de Bulgario kaj Ĉuvaŝio atestas pli ol 100 da sciencaj kaj publicistaj artikoloj, esploradoj pri bulgaro-ĉuvaŝaj ligoj, kaj ankaŭ tradukoj de verkoj de bulgaraj verkistoj en la ĉuvaŝan kaj male. Bulgarajn popolajn legendojn, fabelojn, kantojn, versojn kaj verkojn tradukis tiaj konataj ĉuvaŝaj poetoj kaj verkistoj, kiel P. Ĥuzangaj, G. Jumart, A. Artemjev, N. Grigorjev, N. Evstafjev, N. Sandrov, A. Aleksandrov, R. Sarbi k.a. En Bulgario estis tradukitaj kaj publikitaj tiaj verkoj de ĉuvaŝaj poetoj kaj verkistoj, kiel poemo "Narspi" de klasikulo de ĉuvaŝa literaturo __Konstantin Ivanov__ (en 1961), elektitaj versoj de P. Ĥuzangaj (en 1962), historiaj eseoj "Antikvaj bulgaro-ĉuvaŝoj" de M. Juĥma k.a. (~~laŭ historiaj esploroj bulgaroj kaj ĉuvaŝoj havis komunajn praulojn - pra-bulgarojn~~).

%blue%Fonto de la novaĵo%/blue%: __http://gov.cap.ru/main.asp?govid=12|Ministrejo de kulturo de Ĉuvaŝio__, __http://www.culture21.ru/home/391/2009/bulgar.htm|Respublika direkcio de kulturaj programoj__, privataj impresoj

Nomo, kiun havos publikigata novaĵo:
Titolo de la novaĵo:
Тема:
Teksto de la novaĵo:
Всего введено: 0 симв.
:
Сăнӳкерчĕкĕн кĕске ăнлантарăвĕ:
Хыпар паллисем:
Хыпар çăлкуçĕ:
:
 
Чăвашла:
 
English:
 
Esperanto:
 
По-русски:
 
Ni petas vin sendi nur tiujn novaĝojn, kiuj laŭ via opinio povas esti interesaj por vizitantoj de la retejo. Diversajn anoncojn kaj demandojn skribu en la forumo.
Atenton! Vi ne rajtas publikigi novaĵojn ĉe la retejo sen moderigo! Vian novaĵon legos moderigantoj de la retejo kaj, se ĝi konvenas al la postuloj, publikigos. Tio okupos de kelkaj minutoj ĝis kelkaj tagoj (dependas de okupiĝo de la moderigantoj). Ne sendu la novaĵon ripete, se ĝi ne estis publikigita.

Permesitaj HTML tegoj:

... ... ... ... ...

...

...

...

...
... ...
    1. (Ĉiuj tegoj devas esti skribitaj laŭregule. Se tego bezonas fermon - ĝi devas esti fermita)

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)