Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +8.9 °C
 

Reklamo

Moderigado de novaĵoj

31-an de marto estis finkompilita la libere distribuata tiparo "PT Sans", ĉi-foje jam kun Esperantaj literoj (~~__http://eo.chuvash.org/news/16.html|mi jam informis januare pri la nova tiparo__~~).

Mi rekomendas elŝuti kaj ekuzi tiun tiparon en viaj elpresaĵoj: __http://fonts.ru/public/|http://fonts.ru/public/__

Interalie, "PT Sans Caption" bone taŭgas por diversaj vojmontriloj kaj surpordaj ŝildoj.

Antaŭe temis pri eventuala pago al ParaType por enesto de la unike Esperantaj literoj en la tiparo, sed poste la firmao ŝanĝis sian emon al la decido aldoni la literojn senpage, interalie pro la aktiva partopreno de esperantistoj (V. Ivanov, S. Andrejsons, M. Grisxin) en diskonigo de la nova tiparo kaj respondado al la "plej oftaj demandoj".

La venko ne aspektus iom grava, se ne la statuso de la tiparo, pri kiu temas. Ĝi estas la unua senpaga libere distrubuata ŝtate financita tiparo kun plena subteno de ĉiuj alfabetoj de rusiaj cirilskribaj lingvoj. Do ĝi eble baldaŭ iĝos tre uzata, almenaŭ en la regionoj, kie tia subteno gravas (__Ĉuvaŝio__, Jakutio, Udmurtio k.a.). Ege gravas, ke en tiaspeca tiparo estu Esperantaj literoj, samkiel ĉiam estis antaŭe pri popularaj tiparoj.

Nomo, kiun havos publikigata novaĵo:
Titolo de la novaĵo:
Тема:
Teksto de la novaĵo:
Всего введено: 0 симв.
:
Сăнӳкерчĕкĕн кĕске ăнлантарăвĕ:
Хыпар паллисем:
Хыпар çăлкуçĕ:
:
 
Чăвашла:
 
English:
 
Esperanto:
 
По-русски:
 
Ni petas vin sendi nur tiujn novaĝojn, kiuj laŭ via opinio povas esti interesaj por vizitantoj de la retejo. Diversajn anoncojn kaj demandojn skribu en la forumo.
Atenton! Vi ne rajtas publikigi novaĵojn ĉe la retejo sen moderigo! Vian novaĵon legos moderigantoj de la retejo kaj, se ĝi konvenas al la postuloj, publikigos. Tio okupos de kelkaj minutoj ĝis kelkaj tagoj (dependas de okupiĝo de la moderigantoj). Ne sendu la novaĵon ripete, se ĝi ne estis publikigita.

Permesitaj HTML tegoj:

... ... ... ... ...

...

...

...

...
... ...
    1. (Ĉiuj tegoj devas esti skribitaj laŭregule. Se tego bezonas fermon - ĝi devas esti fermita)

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)