Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +17.0 °C
 

Bonvenon!!!

Bonvenon!!!

Novaĵoj

OKT
25

15a Lingva Festivalo
 MassimoR | 25.10.2010 10:27 |

Hieraŭ estis la lasta tago de la 15a Lingva Festivalo, aranĝo organizita tradicie fare de Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko kunlabore kun la ministerio de edukado.
Ĉirkaŭ 50 estis la lingvoj prezentitaj kaj la festivalo estis ĉefe trilingva - ĉuvaŝa, rusa kaj esperanta - dankon al la partopreno en la organizado de ĉuvaŝkultura asocio Ĥaval.
Celo de tiu-ĉi jara aranĝo estas krei etoson de interkompreno, sen stereotipoj kaj antaaŭjuĝoj.
Oni volas atentigi - tiu cele - ke la mondo estas multlingva kaj la homoj uzas efektive multe pli ol 5-10 lingvojn. Pro tio, antaŭ de la festivalo dum la antaŭaj semajnoj karavano de instruistoj-volontuloj atingis ankaŭ Batirievo, Ĉeboksaro, Novoĉeboksarsk, Civilsk, Kanaŝ, Alatir kaj vizitis lernejojn de Ĉuvaŝa respubliko, prezentante kulturojn kaj lingvojn de siaj landoj.
 

OKT
04

Komunumo Chuvash.Org 5-jariĝas
 alboru | 04.10.2010 21:54 |

Antaŭ iom da tempo sed precize la 7-an de septembro, la komunumo Chuvash.Org havis siam 5an datrevenon. Ĝuste en tiu tago en 2005 estis lanĉita unu el la plej ĉefaj partoj de la komunumo - la Ĉuvaŝa popola retejo. Iom poste ekfunkciis la retejo kaj la parencaj projektoj.

La retejo konsistas el kelkaj rubrikoj: forumo (la plej granda parto); enketiloj de la uzantoj (ĉi tie vi povos trovi viajn eventualajn parencojn aŭ konatojn); kalendaro (ne ankoraŭ la esperanta parto, sed en la ĉuvaŝa kaj iom en la rusa lingvoj); novaĵoj (kvankam plejparte ili estas kopiojn el aliaj informfontoj sed estas ĉi tie ankaŭ originalaj informoj; taglibroj (verkante ilin ĉiu uzanto povas dividi sian opinion kun la aliaj). Krome surbaze de la retejo funkcias poŝta sistemo - oni povas intersendi leterojn. La retejo estas 4-lingva: ĉuvaŝa (plej granda), rusa, angla, esperanta. Antaŭ nelonge la retejo ŝanĝi aspekton de sia titolo.

Dum 5 jaroj multan laboro estis farita: en la ĉuvaŝa parto de Vikipedio estis kolektitaj pli ol 10 mil artikoloj, kreiĝis reta biblioteko de la ĉuvaŝa literaturo (nun ĝi enkalkulas pli ol 3 500 verkoj), fotogalerio pleniĝis de ĉirkaŭ 15 mil fotoj, retvortaroj fariĝis fisponeblaj ĉe la retejo, kelkajn interfacojn oni tradukis en la ĉuvaŝan lingvon. Ekster la reto ankaŭ laboro trovis la komunumon: oni partoprenis en kelkajn konferencojn kaj aranĝojn, okazigis literaturajn konkursojn. Nia komunumo fariĝis sekvinda ekzemplo por kelkiuj — najbaraj popoloj ekparolis pri la neceso havi similajn portalojn, en la reta spaco ekis aperi aliaj retejo en la ĉuvaŝa lingvo. Mem la komunumo havas ankoraŭ multe da laboro: oni devas finfari kaj lanĉi retej-katalogon de Ĉuvaŝio; revenigi la ĉuvaŝan serĉilon en la interretan vaston k.a.

Krom tiuj kiuj partoprenas en nia komunumo, helpis nin ankaŭ multaj aliaj homoj — al ili grandan dankon por la laboro!

Ni estas ĉi tie kun vi! Rememorante la vortojn de Peter Huzangaj «Ni estis, estas kaj estos!

Малалла...

Хыпар çăлкуçĕ: http://ru.chuvash.org/news/908.html
 

Inter la 4a kaj 11a de julio ĉe la maldekstra bordo de Volgo precize kontraŭ Ĉeboksaro okazis unua ĉuvaŝa tendaro Haval. La tendaro strebis plurajn celojn:
- havigi kurson de Esperanto al tiuj kiuj interesiĝas
- kunigi iniciativajn homojn emaj antaŭenigi la ĉuvaŝan lingvon, kulturon kaj identecon.
- proponi altkvalitan klerigadon pri ĉuvaŝaj temoj
- ebligi kolektivan ripozon ĉe la bela rivero
La tendaro ne estis multnombra, ĉirkaŭ 40 personoj plene aŭ parte partoprenis ĝin, sed la etoso estis tre amikema tute simila al la esperantistaj tendaroj.
La riĉa programo enhavis plurajn erojn: prelegoj pri sociolingvistiko, kulturo, historio, ĉuvaŝa kostumo, politiko, rolludoj pri la rolo de socia organizo, kulturo, 3-nivelaj kursoj de la ĉuvaŝa, metiejo pri nacia brodaĵo, sportaj aktivaĵoj, porinfana programo, kantoj ĉe lignofajro k.a.
Enkadre de la tendaro okazis fonda konferenco de la ĉuvaŝa socia organizo Haval, kiu kreos sian agadon surbaze de projektoj promociontaj la ĉuvaŝajn lingvon kaj identecon.
 

Hodiaŭ, la24an de junio, Ĉuvaŝio festas sian ĉefan nacian feston - La Tagon de la Respubliko. La festo estis lanĉita en 1995 ekde la 75-jariĝo de fondo de la Ĉuvaŝa Aŭtonoma Regiono.

Tradicie inter la municipaj institucioj de Ĉuvaŝio okazas konkurso je rajto esti la ĉefa loko por organizo de la festo. Ĉi-jare por tiu celo estas elektita Batireva distrikto, kie kune kun la urbo Ĉeboksaro okazigas ĉefajn aranĝojn. Antaŭ ĝi en ĉiuj disktiktoj de Ĉuvaŝio okazas festoj "Akatuj" kaj "Sabantuj" (nupto de plugilo kaj la tero), dediĉitaj al la fino de printempaj terlaboroj.

La 23-24am de junio en ĉiuj disktiktoj de la Respubliko okazas diversaj sportaj konkuroj, sinsekvo de kulturaj aranĝoj, festivaloj kaj koncertoj, teatraĵoj kaj marŝoj, pluraj temaj ekspozicioj.
 

JUN
04

Ĉuvaŝa lingvo en Itala universitato
 MassimoR | 04.06.2010 16:16 |

Okaze de la kvaraj tagoj de lingvaj rajtoj (Universitato de Teramo, 20-23/05/2010), internacia konferenco sub la patroneco de la Konsilio de Eŭropo, Massimo Ripani prelegis pri nuna situacio de ĉuvaŝa lingvo.
 

La ĉuvaŝlingva elektronika biblioteko de la retejo daŭre kreskas — preskaŭ ĉiutage ĝi riĉiĝas per novaj verkoj. La 7-an de majo ĝi atingis sian 3 mil verkojn.
La elektronika biblioteko ekis en aŭgusto 2008. Kaj la unua milo estis atingita jam post 6 monatoj, la dua milo en oktobro de la lasta jaro.
La plimulto de la verkoj estas poeziaĵoj. Ili superas 2 mil unuojn. Inter la prozaĵo estas: rakontoj (pli ol 330), kantoj (pli ol 70), fabeloj (pli ol 120), humuraj poeziaĵoj (pli ol 60), humuraj rakontoj (45), poemoj (21), paraboloj (22), noveloj (18), fabloj(17), poeziaj fabeloj(7). Dum la lastaj 6 monatoj la biblioteko multe riĉiĝis per grandaj verkoj. Nun ĝi havas 12 romanetoj (komence ili estis 6), 7 romanoj (inter ili 1 historia, 1 - fabela kaj 1 versa romano).
Хыпар çăлкуçĕ: http://chuvash.org/news/964.html
 

La 24an de aprilo tagmeze ĉe la unusola oficiale registrita loko de ĉuvaŝa tradicia relegio kunvenis deko da homoj kiuj festis la tagon de la ĉuvaŝa lingvo. En la kunveno oni parolis pri la relegio, speciale pri kio estas paganismo kaj la diferencoj inter la paganismaj kredoj kaj relegioj, oni diskutis pri la nuno kaj estonto de la ĉuvaŝa lingvo kaj kion eblas fari por pluvivigi la lingvon kaj la kulturon ligitan al ĝi.
La kunveno enhavis ankaŭ plantadon de arboj ĉe la sanktejo. Oni esperas ke la aranĝo fariĝos tradicia.
La loko situas en Ĉeboksaro proksime al la urba distrikto Algeŝevo kaj estas oficiale registrita nome de la neregistara organizo "Akademio de la Ĉuvaŝa Spiriteco"
Por informo: La tradicia ĉuvaŝa religio estis komplika sistemo de kredoj. Ĝi enhavis plurajn antikvajn elementojn, ligitaj kun la adoro de naturaj fortoj, kiuj estis konsiderataj kiel diversaj dietoj. Ĝi havis duecan trajton, kiam al la bonaj dioj gvide de Ŝjulti Tora kontraustaris la malbonajn dietojn gvide de Ŝujtan. La kristana religio severe persekutis la disĉilpojn de la tradicia religio. Tamen ankau la kristanigitaj ĉuvaŝoj kaŝe preĝis al siaj antikvaj dioj. Supozeble ĉirkau 1 procento de la ĉuvaŝoj por hodiau konsideras sin kredantoj de la tradicia religio. Ĉefe ili loĝas ekster la teritorio de la Ĉuvaŝa Respubliko. Parto de la intelektularo provas renaski la tradician kredon kaj en Ĉuvaŝio estis registrita unu organizo rilata al tiu religio (Naturesplora ekologia organizo «Akademio de Ĉuvaŝa Spiriteco (registrita la 20 de oktobro 1999).
 

31-an de marto estis finkompilita la libere distribuata tiparo "PT Sans", ĉi-foje jam kun Esperantaj literoj (mi jam informis januare pri la nova tiparo).
Mi rekomendas elŝuti kaj ekuzi tiun tiparon en viaj elpresaĵoj: http://fonts.ru/public/
Interalie, "PT Sans Caption" bone taŭgas por diversaj vojmontriloj kaj surpordaj ŝildoj.
Antaŭe temis pri eventuala pago al ParaType por enesto de la unike Esperantaj literoj en la tiparo, sed poste la firmao ŝanĝis sian emon al la decido aldoni la literojn senpage, interalie pro la aktiva partopreno de esperantistoj (V. Ivanov, S. Andrejsons, M. Grisxin) en diskonigo de la nova tiparo kaj respondado al la "plej oftaj demandoj".
La venko ne aspektus iom grava, se ne la statuso de la tiparo, pri kiu temas. Ĝi estas la unua senpaga libere distrubuata ŝtate financita tiparo kun plena subteno de ĉiuj alfabetoj de rusiaj cirilskribaj lingvoj. Do ĝi eble baldaŭ iĝos tre uzata, almenaŭ en la regionoj, kie tia subteno gravas (Ĉuvaŝio, Jakutio, Udmurtio k.a.). Ege gravas, ke en tiaspeca tiparo estu Esperantaj literoj, samkiel ĉiam estis antaŭe pri popularaj tiparoj.
 

22-an de marto en la Centra urba biblioteko nome de Majakovskij en Ĉeboksaro pasis festivalo de poezio de Konstantin Ivanov «Versoj de la poeto sonu en diversaj lingvoj» okaze de 120-jariĝo de granda ĉuvaŝa poeto kaj okaze de la Tutmonda tago de poezio, kiun oni festas 21-an de marto. Dum la festivalo lernantoj el mezlernejoj de la urbo voĉlegis parkere partojn el poemoj aŭ versojn de K. Ivanov en diveraj lingvoj. Multaj legis en la ĉuvaŝa (originalon), kaj ankaŭ en rusa, ukraina kaj germana lingvoj (tradukojn). Ankaŭ estis prezentitaj partoj el tradukoj de poemo "Narspi" al tatara, bulgara kaj angla lingvoj (al la angla tradukis konkursantinoj mem). Unue estis prezentitaj tiunivele traduko de la poemo al la jakuta kaj traduko de "Narspi" al Esperanto (tradukis Sergej Tiĥonov el Novoĉeboksarsk; prezentis knabinoj el infana E-klubo "Betuleto", mezlernejo #56, gvide de Jelena Nadikova - en la foto).
Estas rimarkinde, ke poemojn en diversaj lingvoj voĉlegis ĉefe lingvanoj mem - eĉ en la bulgara. Esceptoj estis la germana, la angla kaj Esperanto, sed en la halo estis tradukintoj de poemo "Narspi" al ĉiuj tiuj lingvoj. Multaj voĉlegantoj estis en naciaj vestoj, kelkaj eĉ teatrumis.

P.S. 26-an de marto en la Literatura muzeo nome de K. Ivanov en Ĉeboksaro estis granda evento okaze de 120-jariĝo de Konstantin Ivanov, kie infanoj ankaŭ voĉlegis parkere liajn poemojn en diveraj lingvoj: en la ĉuvaŝa, rusa, ukraina, germana, jakuta lingvoj kaj en Esperanto.
 

MAR
19

Konferenco en la pedagogia universitato
 alboru | 19.03.2010 15:18 |

Hodiaŭ, la 19an de marto en la Pedagogia Universitato okazis jarkonferenco enkadre de la "Sciencaj tagoj" oragnizataj de la fakultato de ĉuvaŝa filologio printempe kaj celante varbi studentojn al scienca laboro.

En la plena kunsido estis traktitaj diversaj temoj pri problemoj de instruado de la ĉuvaŝa lingvo. Nome: prelego de doktoro pri filologio Nikolaj Jegorov kiu parolis pri la moderna laboro pri aktualaj problemoj de la ĉuvaŝa lingvo, asista doktoro pri filologio Jelizaveta Vasiljeva, ŝi parolis pri la proksimeco de la tatara kaj ĉuvaŝa lingvoj kaj normaleco de du- kaj tri-lingvismo, sociologo Hector Alos i Font, kiu traktis la okcidentan sperton pri lingva resociigo, instruisto de la ĉuvaŝa lingvo, aŭtoro de pluraj instruiloj por la ĉuvaŝa, Galina Abramova.
Post la plena kunsido ekis laboro en sekcioj, en kiuj studentoj de la fakultato prezentis siajn sciencajn laborojn.
 

Paĝoj: 1, 2, [3], 4, 5
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)

Grupo en Facebook 1370+
 
 
Pri la retejo | Statistiko
(c) 2005-2010 Chuvash.Org. Demandoj pri retejfunkciado: p-code(a)mail.ru