 Pri la retejo
 Pri la retejo Novaĵoj
 Novaĵoj Ĉuvaŝio
 ĈuvaŝioĈuvaŝoj
Distriktoj
Urboj
Homoj
Loĝantaro
Simbolaro
 Tradicioj
 TradiciojMitoj kaj Legendoj
Muziko
Vesto
Brodaĵoj
Kuirarto
Ne-kristanaj Nomoj
 Kulturo
 Kulturo Historio
 Historio Literaturo
 Literaturo Ĉuvaŝa lingvo
 Ĉuvaŝa lingvo Forumo
 Forumo Ligiloj
 Ligiloj
  
La 15-an de ferbruaro en la Nacia Biblioteko okazos poezia vespero de Grigorij Arosev. Grigorij Arosev estas verkisto kaj ĵurnalisto, eksprezidanto de Rusia Esperantista Unio, eks-ĉefredaktoro de la fako pri montro de eksterlandandaj filmoj ĉe la telekanalo «Kulturo», eksa ĵurnalisto de la teleradiokompamio Deutsche Welle kaj nuna redaktoro de la revuo «Berlin.Berega» (Berlino.Bordoj). Samtempe Grigorij estas malnova amiko de Ĉeboksaro.
Enkadre de la vespero kiu ekos je la 17.00 horo en la salono de la unua etaĝo Grigorij deklamos siajn versojn, iom rakontos pri sia kariero kaj respondos al eventualaj demandoj.
